Bandvagona efekto

Laŭvorta “bandvagono”. La metaforo devenas el tia veturilo.

La bandvagona efekto aŭ alivorte “grupunuigemo” estas la psikologia fenomeno laŭ kiu oni des pli rapide adoptas kredojn, ideojn, furorojn, ju pli ilin adoptis aliuloj. Alivorte, la bandvagonan efekton karakterizas la verŝajno je tiom pliaj homoj enbandvagoniĝas kiom homoj jam enbandvagoniĝis.[1] La bandvagona efekto estas ofte sen rilato pri la pruvaĵo.

[2]

La kutimo samagi aŭ samkredi povas okazi ĉar homoj rekte preferas konformiĝi, aŭ ĉar homoj akiras informon unu el la alia. Ambaŭ eksplikojn oni uzis kiel pruvo ke konformecon eksponas psikologiaj eksperimentoj.

Ekonomikistoj proponis ke homoj faras raciajn elektojn bazitajn sur la informo kiun oni ricevas unu el la alia, informaj umadoj emegas ekokazi rapide dum homoj decidas ignori siajn personajn informajn signalojn kaj samagi.[3] Informaj umadoj eksplikas kial konduto estas fragila — homoj komprenas ke ili estas bazitaj sur tre limigita informo. Do furoroj emegas ekokazi sed ankaŭ malekokazi. Per tiaj informaj efektoj, oni eksplikis politikajn bandvagonojn.[4]

  1. Colman, Andrew. (2003) Oxford Dictionary of Psychology. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 77. ISBN 0-19-280632-7.
  2. (2007) Calculated Futures: Theology, Ethics, and Economics. Baylor University Press. ISBN 978-1-60258-014-5.
  3. (1992) “A Theory of Fads, Fashion, Custom, and Cultural Change as Informational Cascades”, Journal of Political Economy 100 (5), p. 992–1026. doi:10.1086/261849. 
  4. (1994) “The Dynamics of Informational Cascades: The Monday Demonstrations in Leipzig, East Germany, 1989-91”, World Politics 47 (1), p. 42–101. doi:10.2307/2950679. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search